Naciaj simboloj

Flago

La flago de Lomoria enhavas tri vertikalajn striojn kaj havas tri kolorojn: helblua, blanka kaj nigra. La helblua strio reprezentas kaj la forton de la nacio kaj nian belan ĉielon, la blanka strio reprezentas kaj purecon kaj la nubojn kiuj ornamas nian ĉielon, kaj la nigra strio reprezentas kaj la decidon de la loĝantoj kaj la belan kaj malhelan nokton de Lomoria.

Blazono

La blazono de la Respubliko de Lomoria konsistas el cirklo kun la naciaj koloroj, ĉirkaŭita de 2 intersekciĝantaj laŭroj. Ene de la cirklo estas anaso, la nacia besto de Lomoria.

Kokardo

La Nacia Kokardo establita la 8-an de marto 2022. Ĝi havas la kolorojn de la Nacia Flago, kaj ĝia uzo estas permesita al individuoj.

Diseña un sitio como este con WordPress.com
Comenzar